15 septembro, 2017

Filozofio: kion mi faras en la vivo?

Dum mi provis decidi ĉu mi entreprenu doktorstudadon pri filozofio, verŝajne la plej ofta konsilo kiun mi ricevis estis “ne”. Datumoj de PhilJobs sugestas, ke probableco trovi malprovizoran universitatoficon post doktoriĝo malkreskis iom post iom dum la pasinta jardeko de sufiĉe alta ĝis 50%, kaj laŭ komuna saĝo – certe laŭ tio de zorgantaj parencoj – doktoriĝante pri filozofio oni limigas sin pli aŭ malpli al tuta vivo en aŭ universitato aŭ senlaboreco. Des pli konsternante, retejo por karierplanado 80,000 Hours informas min, ke “preskaŭ ĉiuj profesiaj filozofiistoj kiuj publike skribis ion pri la temo konsilas kontraŭ celi karieron kiel filozofiisto, krom se ‘ne estas io ajn krome, kion vi povas imagi por vi.’” Rimarkante kiom da fojoj mi decidis ne kandidatiĝi, ŝajne mi ja povus imagi por mi aliajn elektojn. Ĵus komenciĝis la dua jaro de mia doktorstudado pri filozofio. Laŭ konsento de inteligentaj kaj prudentaj homoj, mi fuŝegaĉis.

Kiel okazis tio? Infane mi certe ne revis fariĝi filozofo – la vorto ĉiam ŝajnis al me titolo ne de profesio sed de moŝto, per kiu oni premias postmorte tiajn heroajn estulojn, kiuj, sendepende je iliaj oficoj aŭ intencoj, rolis grave kaj draste en la historio de ideoj. Ke oni povus labori kaj fari impostdeklaron kiel “profesia filozofo” ŝajnus al mi absurde, kaj honeste dirite, mi ankoraŭ imagas tion pli aŭ malpli same. Kiam mi komparas miajn projektojn al tiuj de miaj amikoj kaj kunuloj – tiuj de pejzaĝarĥitektoj fasonante spacojn cele al konservebleco kaj komunumo, de studentoj de politikoj dediĉitaj al transpontado super partiaj fendegoj, de amikoj laborante ĉe lernejoj organizante bonefikan ludadon kaj ĉe radiostacioj formante publikan diskurson – tio ĉi ne multe helpas min forigi la insistan demandon: ĝuste kian kion faras mi?

Mi lanĉis ĉi tiun blogon por serĉi respondon al tiu demando. Sed mia motivo ne estas rajtigi filozofion kiel profesion – pri kiel oni farus tion mi scias nenion – nek instigi iun ajn, ke tiu devus aŭ devus ne diplomiĝi iel pri filozofio. Parte mia celo estas kontroli mian honeston. Mia espero estas, ke se mi devigas min skribi pri miaj agadoj, kaj ne nur por tiuj kiuj jam aliĝis al la sekto, mi pli klare vidos mian propran progreson kaj kiel mi uzas mian tempon. Kaj se mi ne kapablas konvinki iun ajn, ke miaj studoj estas interesaj aŭ farindaj, espereble mi aŭ klopodos pli klare esprimi miajn motivojn, aŭ konsideros denove, ĉu la afero ja indas iel ajn.

Krom demandoj pri valoro de mia laboro, mi ankaŭ skribas ĉi tie por pripensi ĝuste kion mi volas diri per “mia laboro”. Mi ja havas pretan respondon por kiam oni demandas min pri kial mi studas filozofion. Mi ŝategas lingvon, matematikon, kaj muzikon. Kelkaj el miaj ĉefceloj estas lerni kaj helpi ke aliaj lernu. Mi kredas, ke mi kapablas instrui ne tute fuŝe, kaj mi volas plilertiĝi pri tio. (Kaj krome, transforminte miajn revojn pri gitarsteluliĝo mi trovas kontenton gestadante malantaŭ podio; la vervo kiun mi sentas antaŭ vigligita spektantaro daŭras kelkajn tagojn.) Do profesoro ŝajnas al mi taŭga kariero. Tamen oni ne efike kandidatas al doktoriĝo pri matematiko dirante, ke oni volas studi pruvojn kiel lingvludojn, ligojn inter matematika kaj muzika beleco, kaj ankaŭ topos-teorion. (Mi ja iel tion provis. Senefike.) Sed filozofio! Ĉe tio oni simple algluas “Filozofio de” antaŭ ĉion kaj foriĝas ĉiu problemo. Mi malkovris manieron enŝteliĝi en la universitatajn plejsanktejojn sen devi eĉ unu fojon fari decidon.

Rilate al la specialiĝado kaj trofakiĝeco ĉe universitatoj, eble mi iasence faris ruzon, sed mi efektive ja kredas, ke filozofistudo estas por mi ne nur konvena, sed la plej taŭga okupo. Mi studas matematikon aŭ lingvistikon finfine ne por lerni tiujn temojn mem, sed pro scivolemego pri, kiel diris Wilfrid Sellars, “kiel aferoj, en kiel eble plej vasta senco de la vorto, pendas unu de la alia, en kiel eble plej vasta senco de la frazo.”

Mi tamen ne diras, ke mi kredas, ke mi trovos solvojn, nek ke solvoj troveblas, nek ke “solvoj” estu aŭ ne estu ies trovendaĵo. Mi scias nur, ke multajn el la estiminduloj, kiuj dediĉis sin al tia klopodo, oni nomas “filozofoj”, kaj multajn el la libroj kaj eseoj, kiuj donas al mi tiun senton de admiro kaj vigleco, de etendiĝo al la senfine malproksima kaj senlime signifa, oni alklasigas kiel “filozofiajn”. (Kaj se ne, mi ofte pensas, ke ili tion meritas. Bonŝance, disputon pri kion oni rigardu kiel filozofion oni ankaŭ povas rigardi kiel filozofion.)

Simple dirite, mi studas filozofion ĉar mi ne povis eskapi – kaj mi havis privilegion lasi min esti kaptita – de tiuspeca demandado. Kvankam tiaj demandoj povas esti senutilaj (kaj sendube multe da filozofio ne interesas min) ili ankaŭ kapablas malkovri vojojn el labirintoj, instigi komunan interkomprenon, dubindigi la evidentan kaj havigi sencon al la nekomprenebla. Kaj se mi pravas, ke la scivolemo pri tiaj demandoj restas plantita en ĉies koro, atendante sufiĉajn kaj oportunajn momentojn por sin esprimi, eble do ne estas tro malsaĝe esperi, ke tia laboro, kvankam abstrakta aŭ sencela, ne estas senutila: ke ĝi eble helpus iujn kunigi sentojn kaj vortojn, eltrovi novajn vidpunktojn, ke ĝi eĉ povus esti ĝuste tio, dank’ al kio ia estontulo trovos sekvan pecon de la puzlo, estu tiu puzlo scienca, etika, aŭ simple ia ĉiama kaj persona “…kial?”.


Mi elkore invitas viajn komentojn. Sendu retpoŝton al editor@thehenwell.com, kaj aparte sciigu min, se vi volus, ke mi afiŝu vian komenton ĉi tien.

Sekvanta artikolo:
Ideoj kontraŭatakas