8 oktobro, 2017

Ideoj kontraŭatakas

Supre de ĉiu diskutfadeno de r/politics, la forumo ĉe reddit pri usonaj politikaj novaĵoj kun pli ol tri milionoj da abonantoj, aŭtomate stariĝas admono, ke la retejuzantoj traktu unu la alian en deca maniero. Angle ĝi postulas precize: “Attack ideas, not users.” Ataku ideojn, ne uzantojn.

Malgraŭ ĝia bonintenco, sendube troviĝas io mistrafa en ĝentilecinstigo pere de batalopretigo.

Mi klarigu, mi neniel asertas, ke tiu mesaĝo proponas al uzantoj armiĝi per pafiloj kaj ponardoj, nek ke eblas laŭ ajna prudento kompreni ĝin kiel inviton al fizika perforto – ĝi estas laŭŝajne pacocela. Kaj ĝi postulas agadon laŭ perforta modelo: ĝi instigas, ke uzantoj plenumu atakojn. Pripensindas la konsekvencoj kaj alternativoj de ĉi tiu konceptokadro.

Atakante oni celas detrui ion. Atako estas laŭdifine perforta ago. Kutime ni ne respektas tion, kion ni atakas; ni volas damaĝi ĝin. Ni deziras forpeli kaj forvenki ĝin. Per tiaj evidentaĵoj oni esprimas la laŭvortarajn, ordinarajn sencojn de la vorto. Kiam ni uzas ĝin en aliaj situacioj, ni transportas ĉi tiajn konsekvencojn, krom se ni neas ilin klare kaj malkaŝe. Nur pene ni imagas respektoplenan aŭ konstrueman atakadon; tiaj frazoj ne vokas nin al tuja ago, ĉar ili prezentiĝas kune kun tro da malcertoj. “Atako de ĝojo” aspektas al ni amuze oksimore; eble ni tiom malkutimas al ĝoja plezuro, ke ni instinkte pretas singardi.

La ebleco rilati atakoforme al ideoj montriĝas des pli klare je niaj reagoj al tiaj rilatigoj. Kiam oni atakas niajn ideojn, ni defendas ilin. Kiam vi perceptas atakon al io via, vi tuj ekvolas kontraŭataki forpelante. Tiavidpunkte, la fenomenon, ke ofte oni, kiu trafas atestojn de faktoj kontraŭ siaj kredoj, nur plicertiĝas pri la jam kredita – angle la backfire effect, aŭ resaltefiko – oni taksas ne nur sensurpriza, sed iasence racia.1 Se oni atakas vian ideon, vi devos hardiĝi por kontraŭpafado. Se la ideo tiom malmulte valoras al vi, ke vi ne pretas defendi ĝin, kial vi ja volonte tenis ĝin? Suferante daŭran atakadon, estus malforte, ke oni kutime cedemas kaj atendas perdi teritorion.

Ĉiaj tiaj esprimoj nature estiĝas, kiam ni konceptigas argumentadon kiel batalon, kun venkantoj kaj venkatoj. Tamen se nia celo estas kunvenado al vero, konsento, kaj kunago – ĉiuj necesoj por efektiva demokratio – al mi estas klare, ke tian rilatmanieron oni devus trakti kvazaŭ fizikan perforton, kiu estu al ni ebleco nur post malebliĝo de ĉiuj aliaj.

Batalema kaj kunlaborema sintenoj

Kiel ni atakas ideojn? Deklarante ilin idiotaj, senraciaj, fekaĵoj; forkriante iliajn esprimojn; proklamante, ke ili devas morti. Pli ĝenerale, ni scipovas ataki ideojn enpreninte bataleman parolsintenon. Kiam ni aŭdas iun esprimi malamikan ideon, ni pensas “Mi devas korekti tiun,” kvazaŭ ni estas juĝistoj de vero, kies tasko estas trafa neniigo de malvereco. Ni stampas ideojn per markoj de detruendeco, por ke ili ne trovu rifuĝon, kaj tio nur efikas, se ni konvinkas ĉiujn same observi la stampon. Atakante ni provas konvinki perforte.

Ni ne rajtas malaprobi sektecon kaj samtempe soldati. Vero ne bezonas, ke ni estu ŝiaj galantaj kavaliroj. Senpere vero veriĝados. Malgraŭ aktuala paniko, mensogado kaj fitrompado je ajna amplekso neniam iĝos vero. Ja defendendaj estas la sintenoj kaj etosoj kiuj taŭgas por la malfacilega kaj nepre komuna aspirado al vero.

Ĉi tian proponon multaj taksos naiva, eĉ danĝera. Ĉu ne estas ideoj, ĉimomente fortiĝantaj, kiuj meritas detruon – ideoj kiuj minacas niajn plej karajn valorojn, kiuj fiturnas korojn al malamo kaj murdemo, de kies tolerado estas indulgado? Kiu krom senkuraĝulo aŭ perfidulo ne plenumus la batalkrion kontraŭ tiaj ideoj, kies invado atencas niajn instituciojn kaj la sekurecon de niaj samkoruloj?

Mi senŝancele kontraŭstaras ĉiun ideologion de malamo. Tamen provoj forkrii kaj riproĉi ilin ĝis neesto verŝajne efikos same kiel provoj neestigi terorismon per bomboj. Mia argumento elvenas malpli de pacemo ol de simpla pragmatismo.2 Preskaŭ neniam eblas plenforigi ideojn atakante. Ideoj kontraŭatakas. Eble ne estas pli efika maniero revigligi forgesatan ideologion, ol kalumnii ĝin per plej insultaj kaj kontraŭstarigaj vortoj; tuj kuniĝos ĉirkau la celito armeo por kuraci ĝiajn vundojn kaj fortikigi ĝin. La logiko de la atakitoj estas foje kvazaŭ silogisma: “ne eblas, ke vi pravas; vi diras, ke mi malpravas; do, mi nepre pravas.”

Ebla reago al tiu fenomeno estas kulpigi delikatajn egoojn, kiuj pro emocia ebrio ne kapablas apartigi sin de la propraj kredoj suficê por submeti ilin al vivisekcio sub la subtila malarda lumado de racio. (Atakantoj ofte mokas siajn kontraŭulojn pro tio, ke ili defendemiĝas.) Tamen ĉi tiu misekspliko baziĝas sur malverŝajna reduktisma idealigo de kredado. Niaj kredoj ne ŝvebas for en ia platona superregno, disigitaj de niaj devoj kaj interesoj. Sole sensekvajn detalojn oni povas forpluki sendolore, kiel grizajn harojn. La kompleksegaj principoj kiuj ofte rolas en koleromakulitaj polemikoj firmstaras tro profunde kaj integre en niaj komprenokunligaroj. Ofte pere de ili ni respondas al “kiu mi estas?” kaj “kion mi faru?”, kaj nur penege aŭ vane oni distingas inter akato kontraŭ mempriskribaj ideoj kaj atako kontraŭ iu mem. Kiam oni diras al ni, ke iu tia kredo nia malpravas, povas ŝajni aŭ esti plej racie malakcepti tiun eblecon, ĉar – dum ni staras sur sama fundamento – la kredo ne malpraveblas: el ĝia negacio kaskadus kontraŭdiroj, inter ili karaj valoroj. Kiam iu kredo estas laŭ ies kredkadro kredinda, kialoj kontraŭ ĝi sole ne devigos, ke ni forlasu ĝin; la rezultunta malakordo plej facile dissolviĝus tuj rekaptante la antaŭan kredon en ĝian destinitan lokon. Por ŝanĝi tian kredon ni devas elradikigi ĝin, kaj ni neniam volonte faros tion, krom tiuokaze, ke aliaj fundamentoj iĝeblas pli sencplenaj, pli pravaj, pli allogaj.

La malfacilecon de tiu klopodo oni ne subtaksu. Foje ekzemple iuj diras: “Mi ĝojus, se oni pruvus, ke mi malpravas, ĉar mi do lernus ion.” Kvankam la motivo laŭdindas, mi submetas – malgraŭ danĝero plendi pri bono pro neperfekteco – ke ĝoji estas sufiĉe kurioza vortelekto, kiu sugestas eblan malpretecon plenumi la sindevigon. Jes, ekkompreni “Mi eraris” estas altvalora sperto, pro kio ni povas iam ĝoji. Tamen ni ne forgesu la perturbojn kaj penegojn tra kiuj ni atingas tiajn spertojn, nek la metamorfozojn, kiujn ili ofte efektivigas. Ateisto, kiu diras “Kompreneble mi pensus alie se Dio elmontrus sin,” pravas nur tiam, kiam tiu signifas per pensi alie ion maksimume vastan, ĉar tiu okazaĵo ne povus esti simpla maligo de kelkaj propozicioj, kvazaŭ ŝanĝo de “ne: ekzistas Dio” al “ekzistas Dio”. Tio, kio antaŭe estis la absurda sorto de nia ekzistado, iĝas transcenda planado; senamuloj amatiĝas kaj kaŝitaj krimoj atestitiĝas; la malvivaj viviĝas; ĉiuj demandoj ekhavas novajn respondeblojn, do ĉiuj antaŭaj respondoj denove pridemandendas, se la demandoj ankoraŭ efektive havas sencon. Ja estus strange, eĉ se iel taŭge, atendi ĝojon post realiĝo de tia sperto, trans kies plej profundaj ekzemploj ni ne plu rekonas tiujn, kiuj ni estis.

Tiuvidpunkte, oni komprenas, ke altrudi tian sperton al iu elekstere estas sensence. Malabsurda estas kunhelpa interparolado: argumento kiel kunlaboro. Tio ĉi estas malakcepto neniel de objektiveco nek de malkonsenteco, sed nur de la sintenoj kiuj malhelpas ties utilecojn. Konflikto ne indikas la nepran kunĉeeston de pravo kaj malpravo; anstataŭ tio, ĝi prezentas eblon kunfandi horizontojn kaj spuri nekunigeblecojn ĝis nerimarkitaj fundamentaĵoj – aŭ foje ja ĝis simplaj eraroj. Maltaŭgas, ke iu diskutanto taskas al si rolon de instruisto, krom se la alia same pretas roli studente, kaj des pli bone, ĉar ni ne malserioze taksu la respondecon de instruado.

Ne ataku ideojn – esploru ilin. Rigardu ilin per diversaj vidiloj. Diserigu ilin kaj rekunmetu ilin denove. Prezentu alternativojn kaj priskribu la konvinkeblon de jen unu jen la alia. Se neniu alternativo prezentiĝas kiel komprenebla kaj aginstiga, eĉ kiam ni dubas aŭ ne ŝatas niajn kredojn, ni eble rezigne allasos, ke nia stulta ideo estas ankaŭ la sola ebla ideo – do se stulta nur teorie – kies malakceptantoj estas almenaŭ naivaj. Kiam iun ideon vi abomenas, studu ĝin kiel artisto, kaj pentru ĝin je nuda honesto. Mallerta kaj malfidema estas tiu artisto, kiu pentrinte masakroscenon sentas bezonon stari apud sia verko kaj krii “Vidu la kruelecon, la brutecon!” La tragedio mem parolos, kaj se la arto fluis el lerta mano de vero, la masakruntoj eble rekonos sin en la bildo.

“Bone, nun konvinku ilin...”

Kompreneble multaj respondos jene: “Mi kune laŭdos kunlaboran interparoladon, tamen problemo ne estas ni. La fidisigantoj de malamo kaj malvero estas ofte la samaj, kiuj ne kapablas aŭ neniel volas interparoli. Ili pensas, ke tiu venkas en argumentoj kiu plej laŭte muĝas, kaj ke erarkoncedo signifas malfortecon.”

Jes, kelkaj homoj ofte kondutas kvazaŭ ili timas, ke sen sia konstanta elfluo de fiaĵoj enŝteliĝus ia memkonscieto. Tiu kazo ne malvalidigas la praktikan argumenton: se iu neniel kapablas sin ŝanĝi aŭ sin ekzameni, estas nenio kion ni povas fari, por ke tiu pensu alie; kunlaborema interkonduto kaj batalemda refutado same senutilus. Sed mi parolas ĉefe ne pri la ekstremaj kazoj de kriluktoj kaj frapfrazumado. Mi pensas pli pri la pli oftaj okazoj, en kiuj la partoprentantoj almenaŭ ŝajnigas, ke ili volas rezone diskuti. Tiam la batalema sinteno prezentiĝas ne tiel ofte per evidenta furiozo, sed pli per sarkasmaj ĉikanoj kaj poentkalkulado. Se ni ofte suspektas, ke nia kunparolanto pretendas larĝanimecon malsincere kaj jam planinte la dialogon sentos neniun bezonon aŭskulti, ĉu ni iel rajtas samtempe postuli, ke ili ne suspektu nin same?

Jes, foje ni ĝuste maldubas, ke la persono kun kiu ni parolas malpravas. Laŭcele al sukcesa kunlabora interparolo, ne gravas kiu pravas. (Komparu la jenan sensencaĵon: Vi vidas ion distance, kio ŝajnas esti urso. Mi diras al vi, ke de ĉi tie vi povas vidi ĝin pli klare. Vi alvenas, kaj vi vidas, ke ĝi estas nur bruna ŝtono. Mi mokas vian mallertecon, kaj fieras pri mia venko en nia interago.) Por honesta interparolado necesas la supozo, ke ĉiuj partoprenantoj havas motivon al komprenado kaj sinkomprenebligo. Estas multe pli facile konkludi, ke ili juĝas per prefero anstataŭ la vero, ol provi kompreni kiel alia niaspeca menso alvenis al tiaj fremdaj konkludoj. Ni ĉiuj celas pravi, kaj ni ĉiuj zorgas emocie pri la klopodo. La intelekto, kies ĉiu kredo sekvas logike kaj indiferente el nedubeblaj aksiomoj, estas raciisma fantaziaĵo. Tiu menso ne ekzistas korpe nek socie.

Jes, estas ideoj, kiuj estas venenoj – ideoj kun konsekvencoj tiel abomenaj, ke ŝajnas al ni neeble, ke ili povus resti en sana menso. Estas ideoj, kiujn ni juste maltoleras. Tamen cele al kio ni deklaras, ke ni rifuzas stari apud tiaj ideoj, ke ni pelos ilin, ĉie ajn ni estas, sensimpatie for? Deklarante inter ni mem, ni plejbonokaze rekonfirmas niajn valorojn, aŭ malokaze, ni singratulas nin, ke ni trovis taŭgan difinon de neabsolvebleco kaj daŭre hardas nin kontraŭ ĝi. En la ĉeesto de la maltolerata, tia deklaro povas movigi nin antaŭen nur, se ni samtempe kunkomprenas jene: tamen nia espero estas stari kune kun vi, kaj ke vi starus same kun ni. Sen tiu bazo, maltolero de ideo iĝas maltolero de homo. Kiam iu, kun kiu ni reciprokas respekton, mallaŭdas ideojn, kiujn ni trovas en ni mem, ni eble turnos nin for de ili hontante. Kiam la mallaŭdon venas de tiuj, kiuj forŝovas kaj mokas nin, ni plikonvinkiĝas je niaj akceptantaj kunuloj.

Konsiderinda kontraŭargumento diras, ke indas moki tiajn ideojn por forpreni de ili prestiĝon kaj agnoskindecon. Tamen, eĉ se mokado eble hontige rezignigas pretendantajn kuniĝemulojn, al fervorulo niaj mokoj iĝas glavo kaj ŝildo: jen iliaj insultoj! Jen kiel ili pretendas justecon sen ajna pripensemo; ili mokas kaj ridas, ĉar ili timas pri kio okazos, kiam siaj amikoj taksos nin atentindaj. Ne, tio, kion tiaj ideologioj ne povas elteni, ne estas mokado, sed kompleta kaj honesta malintereso. Ideologioj gajnas adeptojn per allogo, per prezentado de ŝajne nerezisteblaj certoj. Kiam ni vidas nedubeblan vivon de plejboneco, en kiu tiuj ideologioj estis ne nur rezisteblaj sed tute senlogaj, la sorĉo perdas magion.

Eĉ senarmiĝinte, ni estos atakitaj. Klopodoj ripari skizmojn trafos riproĉojn kaj fanfaronojn, kaj ne nur de niaj disputantoj. (“Ili kredas ____; kial vi eĉ parolas kun ili?”) Kontemplo pri kion ili povus aŭ devus fari alimaniere malmulte utilas, tamen oni ofte profitas turnante la demandon al si mem. (Ĉu la esprimmaniero de mia ŝajne senofenda demando ja implicis iun malrespektan aŭ senkonsidereman supozon? Ĉi tio pripensindas eĉ kiam la ĝusta respondo estas “nur se oni jam decidis kompreni ĝin tiel.”) La sola malamplena parolado kiun ni certe kapablas neniigi estas la propran. Tiu, kiu ĉasas virton por troni per ĝi super malplivirtuloj, malsukcesas ambaŭflanke.

Mi suspektas, ke kelkaj diros, ke tio ĉi estas malfortikeco, aŭ malkonflikema malkuraĝo, ignorado de la devo kontraŭstari misinformadon kaj maltoleremon firme kaj rekte. Sed tuj videblas, ke la kritiko mistrafas: kolero bezonas nek forton nek penadon, kaj la serĉado de kompreno kaj serenanimeco profunde provas nian forton. Kunlabora interparolado ja ofte petas de ni pli ol ni havas, ĉar malsame al bataloj, kiuj kronas venkintojn hardante la egoon, kunlaboro postulas, ke ni invitas la neniiĝon de ni mem, se tio necesas por pli profunda komprenado. Tiuj kies sopiro je batalgloro restas neforigebla ne domaĝu: ne mankas venkendaj demonoj ĉe la vojo al sinkompreno.

Temas pri vortoj

Mi esperas, ke ĉi-supre estis klare, ke mi ne sugestas ĉeson de argumentado – tute alie. Je iu grado de priskribprecizo, la agoj kiujn mi kritikas, kaj tiuj kiujn mi rekomendas, estas la samaj: agnoski malkonsenton, prezenti atestojn, malkaŝi malsufiĉon ĉe argumentopaŝoj. Pli ĝuste, mi kritikas la uzadon de profunde radikinta metaforaro kiu kadre interrilatigas tiujn agojn – tiu kies vortoj naskiĝis ĉe batalkampoj, laŭ kiu malbonaj ideoj meritas morton kiun ni devige provizu. Mi tiel kritikas pro kredo, ke tiaj kadrantaj metaforoj instrukcie kondukas nian agadon (normale ne malkaŝe sed pro nia enpreno de ili): elstarigante kelkajn eblajn agojn kaj forigante aliajn, havigante sencon al niaj celoj kaj progreso, kaj difinante taŭgecon de niaj sintenoj al ili.3 Kaj mi kritikas ĉi tiun metaforaron, ne pro ia entenata malafableco (kvankam ankaŭ tio ofte trafus), sed ĉar mi pensas, ke ĝi kontraŭcele malhelpas, efektive barigante vojojn al vero. Ĝi estas maltaŭga rimedo por sia celo.

Certe, ne temas pri necesaj konsekvencoj: ni ja povus uzi parolon de atako kaj defendo sen kunpreni sintenon de detruema konflikto. Sed se ni tiel agus pripenseme, ni verŝajne rimarkus, ke nia lingvuzo iasence malkonvenas al niaj celoj. Kaj ni ne rajtus surpriziĝi, kiam komencantoj de la praktiko “miskomprenas” laŭ la klaraj sugestoj de fuŝterminoj. Ĉiaokaze, mi ne limigas mian kritikon al terminaro; mi traktas ankaŭ la sintenon, kiu tiel nature alprenas ĝin.

Ĉiu metaforo havas siajn limojn. Pri ekzemple ĉu ni foje devas aŭ rajtas “uzi mortigan (lingvan) forton por sindefendi” pri ideo mi nenion opinias; ne estas al mi klare, kion tio signifus. Simile mi laŭeble provis ne impliki min en la komplika temo pri ĉu perforta parolado estas iasence “vera” perforto; de tio mia argumento ne dependas. Finfine mi nur celas elstarigi la esencan malakordon de atakema sinteno dum kunlabora penado. Batale naskiĝas neniam konsento. Se al tio ni celas, ni iru kunlabore.


1. Mi konstatas, ke tiu efiko, kvankam tuj rekonebla, restas ne tiel facile science efektivigebla. Ĉu ĝi eble montriĝus des pli klare, ju pli atakeme oni prezentus la kontraŭkredajn atestojn?

2. Mi parolas pri pragmatismo ne en faka filozofia senco, malgraŭ simpatioj al tiu.

3. Al tiu kun intereso pri tia analizo, kompreneble oni rekomendu la verkoj de George Lakoff, kiun mi iom eĥas, sed oni trovas ankaŭ ĉe Heidegger inspiron pritrakti serioze niajn vortojn.


Mi elkore invitas viajn komentojn. Sendu retpoŝton al editor@thehenwell.com, kaj aparte sciigu min, se vi volus, ke mi afiŝu vian komenton ĉi tien.

Antaŭa artikolo:
Filozofio: kion mi faras en la vivo?