Pri la Kokoputo, aŭ Henwell

“Vi vidas, se ĝi estus ne palaco, sed kokejo, mi eble enŝteliĝus por eviti malsekiĝi, kaj tamen mi ne nomus la kokejon palaco pro dankemo al ĝi, ĉar ĝi tenis min seka. Vi ridas kaj diras, ke en tiaj cirkonstancoj kokejo estas tiel bona kiel domego. Jes, mi respondas, se oni devus vivi nur por gardi sin de pluvo.”

— Fjodor Dostojevskij, Leteroj elsubteraj

“Ni volas do prefere forteni la nomon ‘metafiziko’ aparta de ĉio, kio alfiksiĝas al ĝi historie. Ĝi signifas al ni nur tiun agadon, dum kiu oni precipe spertas danĝeron fali en la puton.”

— Martin Heidegger, La demando pri la aĵo

Post la fino de mia unua jaro kiel doktorstudento de filozofio mi sentis, ke mi ankoraŭ havas nur nebulan kompreneton de kio estas la filozofio, kaj ankaŭ, ke studado kaj penado skribi filozofion estas tre kurioza uzo de la plejparto de ies tempo. Dumvoje mi trafis multajn aferojn - ideojn, teoriojn, analogiojn, muzikon, vortojn - kiujn mi taksis interesaj, foje tiel interesaj, ke mi sentis, ke mia filozofiostudado ja ial havas sencon. The Henwell estas la blogo kiun mi lanĉis, kaj por alĉiuigi tiujn interesaĵojn, kaj por libere pritrakti la "kio kaj kial?" de filizofio kiel praktiko, de vidpunkto de studento samtempe dubema kaj dediĉita.

Parte, mi uzas ĉi tiun blogon por esplori ideojn, kiujn depende de iliaj taŭgecoj mi uzus en mia laboro. Ĝi estas neniu perfektigita verkaro - pli prave ĝi estas aperta notlibro. Verŝajne ĝi preskaŭ neniel similos al tio, kion akademiaj filozofiistoj efektive faras. Tamen mi ne postulas ajnan akcepton de miaj troaj kaj malklaraj deklamoj; mi nur esperas, ke la legonto, kiam mi laŭeme elbuŝos, bonvole supozos, ke la bezonitajn premisojn kaj subtenuntojn argumentojn mi forlasis foje ne nur pro pensomanko, sed almenaŭ kelkokaze pro mallongeco aŭ intereso.

En mia unua afiŝo mi parolas pli pri miaj kialoj fari la blogon kaj studi filozofion. Mi ankaŭ ofte skribas pensetojn ĉe Twitter - ĉefe angle, sed mi plene invitas mesaĝojn en Esperanto. Se vi donas al mi vian retpoŝtadreson, mi povos sendi al vi netrooftajn bultenojn pri miaj skribaĵoj. Se vi havas iun ajn demandon aŭ komenton, bonvolu skribi al mi ĉe editor@thehenwell.com.