8 oktobro, 2017

Ideoj kontraŭatakas

Supre de ĉiu diskutfadeno de r/politics, la forumo ĉe reddit pri usonaj politikaj novaĵoj kun pli ol tri milionoj da abonantoj, aŭtomate stariĝas admono, ke la retejuzantoj traktu unu la alian en deca maniero. Angle ĝi postulas precize: “Attack ideas, not users.” Ataku ideojn, ne uzantojn.

Malgraŭ ĝia bonintenco, sendube troviĝas io mistrafa en ĝentilecinstigo pere de batalopretigo.

Mi klarigu, mi neniel asertas, ke tiu mesaĝo proponas al uzantoj armiĝi per pafiloj kaj ponardoj, nek ke eblas laŭ ajna prudento kompreni ĝin kiel inviton al fizika perforto – ĝi estas laŭŝajne pacocela. Kaj ĝi postulas agadon laŭ perforta modelo: ĝi instigas, ke uzantoj plenumu atakojn. Pripensindas la konsekvencoj kaj alternativoj de ĉi tiu konceptokadro...

Legu plu

15 septembro, 2017

Filozofio: Kion mi faras en la vivo?

Dum mi provis decidi ĉu mi entreprenu doktorstudadon pri filozofio, verŝajne la plej ofta konsilo kiun mi ricevis estis “ne”. Datumoj de PhilJobs sugestas, ke probableco trovi malprovizoran universitatoficon post doktoriĝo malkreskis iom post iom dum la pasinta jardeko de sufiĉe alta ĝis 50%, kaj laŭ komuna saĝo – certe laŭ tio de zorgantaj parencoj – doktoriĝante pri filozofio oni limigas sin pli aŭ malpli al tuta vivo en aŭ universitato aŭ senlaboreco. Des pli konsternante, retejo por karierplanado 80,000 Hours informas min, ke “preskaŭ ĉiuj profesiaj filozofiistoj kiuj publike skribis ion pri la temo konsilas kontraŭ celi karieron kiel filozofiisto, krom se ‘ne estas io ajn alia, kion vi povas imagi por vi.’” Rimarkante kiom da fojoj mi decidis ne kandidatiĝi, ŝajne mi ja povus imagi por mi aliajn elektojn. Ĵus komenciĝis la dua jaro de mia doktorstudado pri filozofio. Laŭ konsento de inteligentaj kaj prudentaj homoj, mi fuŝegaĉis.

Kiel okazis tio? Infane mi certe ne revis fariĝi filozofo – la vorto ĉiam ŝajnis al me titolo ne de profesio sed de moŝto...

Legu plu